Christian Ludwig Brehm

Christian Ludwig Brehm
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1787 (1787-01-24)
en Schönau vor dem Walde
Morto 23-an de junio 1864 (1864-06-23) (77-jaraĝa)
en Renthendorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao
Saksio-Gotao-Altenburgo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Ernestinum Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Alfred Edmund Brehm Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ornitologo
pastoro
zoologia kolektisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Poŝtmarkoj el DDR, 1989

Christian Ludwig Brehm (naskiĝinta en la 24-a de januaro 1787 en Leinatal-Schönau vor dem Walde, mortinta en la 23-a de junio 1864 en Renthendorf) estis germana pastoro kaj ornitologo. Li estis patro de Alfred Edmund Brehm kaj de Reinhold Brehm.

Brehm naskiĝis ĉe Gotha, kaj studis en la Universitato de Jena. En 1813 li iĝis pastro ĉe Renthendorf post deĵorado en Drackendorf, vilaĝo 60 mejlojn sude de Leipzig, kie li restis ĝis sia morto. Liaj verkoj inkludas Beitrage zur Vogelkunde (1820-22), kiu priskribas 104 speciojn de germanaj birdoj ege detale, kaj Handbuch der Naturgeschichte aller Vogel Deutschlands (1831).

Brehm akumulis kolekton de 15,000 birdofeloj. Li ofertis tiujn al la Berlina Zoologia Muzeo, sed la vendo malsukcesis. Post lia morto ili restis en la subtegmento de lia hejmo, kie Otto Kleinschmidt malkovris ilin kelkajn jarojn poste. Kleinschmidt persvadis Lord Rothschild aĉeti ilin, kaj la kolekto alvenis en lia muzeo en Tring apud Londono en 1900. Unu lia disĉiplo estis Karl Theodor Liebe.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy